Metafizikaj poetoj

La metafizikaj poetoj estis anglalingvaj poetoj de la 17-a jarcento kiuj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofiajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.

Inter ili estis John Donne, George Herbert, Richard Crashaw, Andrew Marvell, Henry Vaughan kaj Thomas Traherne.

Dum siaj vivoj, ili estis alte taksataj. Tamen dum la fina parto de la 17-aa jarcento literaturaj gustoj ege ŝanĝis, per la influo de Edmund Waller, John Dryden kaj aliaj poetoj, kaj oni komencis preferi pli simplan stilon. Ĝis la 20a jarcento, antologioj de anglalingvaj poemoj enhavis malmultajn metafizikajn poemojn. T. S. Eliot ludis gravan rolon rilate la reeltrovon de la metafizikaj poetoj, kiuj populariĝis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search